Em Português

Beth Ernest Dias kaj Francisca Aquino
www.musicexpress.com.br/bethfran_eo

Brazila kaj portugala muziko de la 20a jarcento.

Beth Ernest Dias - Komencis sian karieron en 1975, en Rio-de-Ĵanejro, kiel flutistino de la grupo "A Fina Flor do Samba", kiu akompanis la kantistinon Beth Carvalho. Filino de la franca flutistino Odette Ernest Dias kaj lernantino de la granda flutisto Ary Ferreira, ŝi esploris kaj disvolvis repertuaron konsistantan el tradiciaj ŝoroj pli malpli konataj de la publiko.
Partoprenis kun la grupo de multaj gravaj koncertoj, kiel Noitadas do Samba de Teatro Opinião, malfermo de Klubo de Ŝoro kaj kreado de asocio SOMBRAS, Projekto Pixinguinha, Ŝoro ĉe Placo kaj la koncerto en Parko Anhembi en San-Paŭlo kiu kunigis la novajn kaj la malnovajn muzikistojn de ŝoro, inter aliaj.
En 1979 ŝi translokiĝis al Braziljo kaj ekde tiam partoprenadas la plimulton de la urbaj muzikaj eventoj. Estis ano de la grupo "Corda Solta" kaj de la grupo "Instrumental e Tal", krom la triopo kun Heloisa Müller kaj Guerra Vicente kaj la duopoj kun sia patrino Odette kaj kun sia frato Jaime. Ludas en la Simfonia Orkestro de la Nacia Teatro Claudio Santoro kaj estas ankaŭ instruistino ĉe Muziklernejo de Braziljo.
Kiel Fulbright Scholar estis en Bostono en 1994 dum 3 monatoj ĉe Berklee College of Music, kie ŝi faris recitalojn kaj gvidis mallongajn kursojn pri brazila muziko.
Ekde 1990 ludas duope kun la pianistino Francisca Aquino, farante recitalojn kaj prezentadojn en pluraj urboj de Brazilo.

Francisca Aquino - Pianistino, aranĝistino kaj instruistino ĉe Muziklernejo de Braziljo. Studis kun Wanda Amorim, Luis Medalha kaj Luiz Carlos Moura Castro.
Kiel kamermuzikistino jam prezentiĝis apud artistoj kiel Inacio de Nonno, Luiza Sawaya, Odette Ernest Dias, Maria Helena Buzelin kaj Mariana Salles. Agadis kiel kunripetistino en la Internaciaj Someraj Kursoj de Muziklernejo de Braziljo, en pluraj lecionoj de alilandaj muzikistoj kiel Christian Vander Borght (Belgio), Gottfried Engels (Germanio) kaj Hans Roelofsen (Nederlando). En 1996, ŝi estis invitita kiel akompana pianistino de la 2a Internacia Muzika Kurso de Vilaller, en Hispanio.
Verkis aranĝojn por la KDoj "Clássicos da Música Popular Brasileira", de Kvaropo de Braziljo kaj "Brasilianas" de Salomão Rabinovitz kaj Fernando Lopes. Partoprenis de la KD "Canto Brasilis" de Madrigalo de Braziljo.
Kun la basviolonisto kaj aranĝisto Ricardo Vasconcellos ŝi disvolvas du projektojn kiel aranĝistino: la produktado de brazila populara muziko por la Kordorkestro kaj por la Simfonia Bando de Volta Redonda, krom la kameraj versioj (basviolono kaj piano) de klasikaĵoj de la brazileca muziko. La duopo prezentis la recitalon Brazilaj Popularaj Kanzonoj por Basviolono kaj Piano en la Kunveno de Internacia Societo de Basviolonistoj, okazinta en Iowa City (Usono) en junio 99.
Antaŭnelonge turneis tra Sudameriko, prezentiĝante kun Grupo "Solo Brasil" en Buenos-Ajreso, Montevideo kaj Asunciono.

Kelkaj komentarioj pri la KD A Inúbia do Cabocolinho:

“...Kompakta disko kun portugal-brazila 20-jarcenta sono rezultas mirinde. (...) Duopo de bonegaj virtuozoj estas la ludantinoj-interpretistinoj, en kamereca unueco kian rare oni konstatas en nia muzika medio. (...) “A Inúbia do Cabocolinho” (...) estas KD kiu honoras la nacian diskografion. (...)” - Carlos Dantas – Tribuna da Imprensa – Rio-de-Ĵanejro - la 16an/Feb/2000.

“... brila ludado, tiel klara kaj virtuozeca, tiel prezenca kaj bone ellaborita. Jen arta plezuro." - Helena Sá e Costa – portugala pianistino.

“... Estas plezuro aŭdi vian KDon, kun originala kaj ĉarma repertuaro. (...) Vi ludas tre emocie kaj kompetente." - Ronald Waln, Ph.D. – Flutisto – Universitato de Georgio – Usono.

“... Belega KD “A Inúbia do Cabocolinho”, vere tre bona.” - Celso Woltzenlogel – Flutisto – Federacia Universitato de Rio de Ĵanejro.

“... Estas manbrodita KD..." - Robson Graia – Aktoro kaj Teatra Reĝisoro - Braziljo.

Vizitu ankaŭ: www.assuntograve.com (anglalingva)


Kontakto:
bethfran@linkexpress.com.br, francisca@assuntograve.com kaj +55 (61) 3244-6903 / 3322-6467

Por aĉeti albumojn:
bethfran@linkexpress.com.br, francisca@assuntograve.com kaj +55 (61) 3244-6903 / 3322-6467

A Inúbia do Cabocolinho
Vidu informojn pri la albumo
A Inúbia do Cabocolinho
Serioza | Instrumenta
(César Guerra-Peixe)
MP3 2365 Kb
Inubjo estas akrasona milita trumpeto uzata de la indiĝenoj.
Fluteto: Beth Ernest Dias; Piano: Francisca Aquino.
Acalanto da Rosa
Serioza | Instrumenta
(Cláudio Santoro)
MP3 1586 Kb
Unu el la kanzonoj por voĉo kaj piano kiujn Santoro verkis sur poemoj de Vinicius de Moraes.
Fluto: Beth Ernest Dias; Piano: Francisca Aquino.
Noturno
Serioza | Instrumenta
(Ary Ferreira)
MP3 2439 Kb
"...tarda impresionismo alternanta kun etoso de Satie en dorika modalo." (komentario de Jorge Antunes)
Fluto: Beth Ernest Dias; Piano: Francisca Aquino.
Sonatina - Allegro Moderato
Serioza | Instrumenta
(Luiz Costa)
MP3 3148 Kb
Unua movimento de la Sonateto Opus 23.
Fluto: Beth Ernest Dias; Piano: Francisca Aquino.
Sonatina em Ré Maior - Expressivo
Serioza | Instrumenta
(Radamés Gnatalli)
MP3 1719 Kb
Dua movimento de la Sonateto.
Fluto: Beth Ernest Dias; Piano: Francisca Aquino.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)