Em Português

Bruna Ŝtono
www.musicexpress.com.br/brunasxtono_eo

Bardaj kanzonoj.

Mikaelo Bronŝtejn, aŭ Bruna Ŝtono, estas fama rusa esperantisto, poeto, bardo kaj muzikisto. En lia kanto-arbo dum jardekoj maturiĝis kelkcento da kantoj lirikaj, filozofiaj, politikaj, porinfanaj, porokazaj ktp...

Apartan branĉon, certe, okupas la abunda kantaro, kies temo estas esperanto, esperantistoj, esperantujo. Dekduo el inter tiuj aperis en la lasta albumo de Bruna Ŝtono, Esperantujo mia.

Verkitaj kun amo al la "verda popoleto, paca kaj naiva", la kantoj respegulas moke kaj laŭde, ŝerce kaj amoplene vivon de la monda esperantista medio - do estas amuzaj por aŭdo de ĉiu, kiu sentas sian apartenon al tiu.

La diskoj ne estas fabrikitaj industrie, ili estas gravuritaj kaj preparitaj per la propraj manoj de la artisto mem.

Aŭdu ankaŭ la kanzonojn registritajn de la kantistino Elena Puhova.


Kontakto:
+7 81267 26093

Por aĉeti albumojn:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org
KD Esperantujo Mia (paĝo en esperanto)
KD Esperantujo Mia (paĝo en la franca)
KD Esperantujo Mia (paĝo en la angla)
KD Printempo Bluĵinsa (paĝo en esperanto)
KD Printempo Bluĵinsa (paĝo en la franca)
KD Printempo Bluĵinsa (paĝo en la angla)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Esperantujo Mia
Vidu informojn pri la albumo
Al la Amikoj
Valso | Esperanto | Parolo
(Mikaelo Bronŝtejn)
MP3 3932 Kb
Vi jam denove estos juna.
Voĉo kaj gitaro: Mikaelo Bronŝtejn.
Esperantujo Mia
Balado | Esperanto | Parolo
(Mikaelo Bronŝtejn)
MP3 5018 Kb
Jen tiu emocia, reala kaj fikcia, labora kaj feria Esperantujo mia.
Voĉo kaj gitaro: Mikaelo Bronŝtejn.
LKK - Kantiko
Balado | Esperanto | Parolo
(Mikaelo Bronŝtejn)
MP3 3766 Kb
Pri la revuo La Kancerkliniko.
Voĉo kaj gitaro: Mikaelo Bronŝtejn.
Printempo Bluĵinsa
Vidu informojn pri la albumo
Alternativoj
Regiona | Esperanto
(Mikaelo Bronŝtejn)
MP3 3762 Kb
Mian junecon oni vokis al batalo.
Voĉo kaj gitaro: Mikaelo Bronŝtejn.
Blanka Nokto
Valso | Esperanto
(Mikaelo Bronŝtejn)
MP3 3384 Kb
Sonĝa ŝtona kant'.
Voĉoj: Tatjana Belova kaj Evelina Sokolova; Aranĝo: Nadeĵda Pospelova.
Printempo bluĵinsa
Ĵazo | Esperanto
(Mikaelo Bronŝtejn)
MP3 3750 Kb
Jam blankas burĝonoj salikaj en paco provinca.
Voĉoj: Mikaelo Bronŝtejn, Tatjana Belova kaj Vera Vlasova; Aranĝo: Nadeĵda Pospelova.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)