|
||||||
|
||||||
![]() ![]() |
||||||
DubojPri MusicExpress
MusicExpress estas granda brazila retejo pri muziko. Ĉi tie troveblas, interalie: paĝoj kun informoj pri artistoj kaj iliaj muzikaĵoj, fotoj, kontaktoj por koncertoj kaj album-aĉeto; diversstilaj muzikaĵoj en MP3-formato, en altkvalitaj registroj, kaj vi povas senpage elŝuti ilin; muziktekstoj kun akordoj unuope elektitaj kaj reviziitaj; novaĵoj ĉiam aktualaj pri muziko, kiel novaj lanĉoj, koncertoj kaj turneoj, teknologio, ktp; spaco por disvastigo de bonkvalitaj albumoj, de iu ajn muzikstilo; informoj pri la dosierformato MP3; ligiloj por elŝuto de programoj rilataj al muziko. Kaj pluraj aliaj interesaj novaĵoj estas planataj. Disvastigi la bonan muzikon. Tial, ni zorge elektas la artistojn, revizias unuope la muziktekstojn kun akordoj, kaj strebas konstante al plibonigo. MusicExpress estas administrata de la muzikestro Flávio Fonseca. Legu detalajn informojn en la paĝo Kiel havi paĝon ĉe MusicExpress?. Uzu la x-sistemon. Ekzemple, se vi volas serĉi ion pri Ĵomart, skribu Jxomart. Pri MP3
MP3 estas speco de elektronika dosiero destinita al entenigo de sonoj, kiu estas karakterizata de alta kvalito kaj alta kompaktig-kapablo (ĉirkaŭ 1 Mb po minuto). Ne, MP3 estas nur dosierformato. Tamen, ĝia uzo povas esti laŭleĝa aŭ kontraŭleĝa. MusicExpress estas rajtigita de la artistoj por disvastigi la MP3-dosierojn troveblajn en ĉi tiu retejo. Vi povas elŝuti kaj aŭdi ilin laŭvole. Kontraŭleĝe estas fari MP3-dosierojn el KDoj kaj ilin distribui sen permeso de la aŭtorrajtoj-posedantoj. Principe, iu ajn komputilo kapablas ludi MP3-dosierojn, sed ju pli rapida estas la procesoro, des pli bona estas la reproduktado; krom tio, vi devas havi instalitajn sonkarton, paron da laŭtparolil(et)oj, kaj programon por ludi MP3-on. Ekzistas multaj; iru al nia paĝo Programoj kaj elektu unu. Pri elŝuto
Iru al nia paĝo Artistoj kaj Muzikaĵoj. En la kampo "Serĉi" tajpu la nomon - aŭ nomoparton - de la dezirata muzikaĵo, kaj klaku sur "Serĉi". Vi ricevos liston de la muzikaĵoj enhavantaj la donitan vorton. Vi povas serĉi ankaŭ per la album-nomo aŭ artist-nomo, aŭ per vorto en la artist-paĝoj aŭ en la novaĵoj; por tio, elektu la ĝustan serĉ-specon en la listo trovebla sub la kampo "Serĉi". Se vi ankoraŭ ne certas pri kion vi deziras, provu la elektojn laŭ artisto, laŭ stilo, laŭ alfabeta ordo de ĉiuj muzikaĵoj kaj alfabeta ordo de ĉiuj albumoj. Kiu ajn estos la vojo, vi trovos altkvalitajn aŭdindajn muzikaĵojn. Ĉiuj muzikaĵoj disponeblaj en MP3-formato en MusicExpress estas rajtigitaj de la aŭtoroj kaj/aŭ posedantoj de la aŭtorrajtoj. Se la muzikaĵo estas bona kaj ne estas en MusicExpress, aŭ ĝi ne estas rajtigita, aŭ oni ankoraŭ ne kontaktis ĝiajn respondeculojn. Elektinte la muzikaĵon, klaku sur ĝia nomo, kio kondukos vin al la paĝo de la koncerna artisto. En tiu paĝo vi trovos detalajn informojn pri la artisto, priskribon kaj teknikajn informojn pri ĉiu muzikaĵo (klakante sur la album-kovrilo, vi trovos la kovrilon pligrandigita kaj teknikajn informojn pri la albumo) kaj malgrandan piktogramon apud la akronimo MP3 kaj la dosiergrandeco. Klaku sur tiu piktogramo, aŭ sur la informo pri grandeco, kaj la dosiero estos kopiita al via komputilo. Depende de via krozilo, eble vi devos klaki per la dekstra musbutono kaj elekti la opcion "Konservi kiel...", aŭ ekvivalente. Nun, malfermu la dosieron en via MP3-ludilo, kaj aŭdu la muzikon.
Se vi ankoraŭ havas iun dubon, sendu al ni mesaĝon:
flafon@musicexpress.com.br
|
||||||