Pianistino, aranĝistino kaj komponistino.
Elenice Maranesi estas pianistino, aranĝistino kaj komponistino. Naskiĝinta en Sankta Bernardo de l' Kampo, ŝtato San-Paŭlo, ŝi estas en Braziljo de 30 jaroj, kie ŝi konstruis solidan muzikkarieron.
Krom la pedagogia agado ĉe Departemento de Populara Muziko ĉe Muziklernejo de Braziljo, kie ŝi trovis taŭgan medion por sia arto, ŝi kunlaboris kun gravuloj kiel Zélia Duncan, Marco Pereira, Nelson Faria, Roberto Correa, Toni Botelho, Paulo André Tavares, Anderson Santos kaj multaj aliaj. Ŝi laboris kiel aranĝistino kaj pianistino de la voĉgrupo “Invoquei o Vocal”, tre grava en la urbo. Partoprenis de festivaloj kaj konkursoj, el kiuj elstariĝas Free Som, kaj ricevis kelkajn premiojn sur la kampoj de populara piano kaj brazila populara muziko.
Ŝi partoprenis de surbendigoj por pluraj artistoj de la urbo, kaj nun lanĉas sian unuan KDon, Pé de Pequi (t.e. Pekiarbo), registrita tute en Braziljo, kiu enhavas kelkajn el ŝiaj novaj kaj malnovaj verkaĵoj. Ĝi estas preskaŭ aŭtoralbumo, sed enhavas ankaŭ komponaĵojn de Tom Jobim, Carlos Galvão kaj Gaudêncio Thiago de Melo.
Nuntempe ŝi kunordigas la fakon pri Populara Piano de la Departemento de Populara Muziko ĉe Muziklernejo de Braziljo. Kaj ŝi majstriĝas pri Muziko ĉe Federacia Universitato de Gojanjo, kie ŝi disvolvas projekton pri la brazila populara piano.
En januaro 2005 ŝi anis en la instruistoskipo de Somerkurso de la Muziklernejo de Braziljo, kie ŝi partoprenis de la koncerto de la internacie fama ĵazkantistino Leny Andrade, ludante kun bando konsistanta el Nelson Faria kaj Lula Galvão (gitaroj), Adriano Giffoni (basgitaro) kaj Kiko Freitas (drumo).
Kontakto: elenicemaranesi@brturbo.com.br andersonsantos@odontosul.com.br
Por aĉeti albumojn: elenicemaranesi@brturbo.com.br andersonsantos@odontosul.com.br
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|