Em Português

Evoeh
www.musicexpress.com.br/evoeh_eo

Fandado de muzikaj ritmoj kaj stiloj.

Evoeh estas saluto al Bakĥo (Dio de la vino) kaj estas ankaŭ la saluto de nova bando, konsistanta el Gilberto Correia (voĉo kaj basgitaro), Luiz Augusto (voĉo kaj gitaro), Cristiano Silva (voĉo kaj klavaro) kaj Carlinhos (drumo), kiu venas por akceli la muzikan procezon de la unuiĝo de teksto/animo, ritmo/korpo en perfekta harmonio. El regeo, roko, funko, skao kaj fandado de brazilaj ritmoj konsistas Evoeh, kiu ne ligiĝas al ĝenroj aŭ stiloj, sed portas en siaj tekstoj diskutojn pri la socio en kiu partoprenas. Influoj: Skank, Cidade Negra, Paralamas do Sucesso, miksitaj al brazileca muziko.
La disko estas gaja, riĉa je ritmoj, plena je miksoj (mikso de voĉoj, kanzonoj, ritmoj, instrumentoj, teknologio kun akustikaĵoj). La repertuaro estis zorge elektita. La albumo estis preproduktita kaj aranĝita de Marconi Henrique (MidiStudio), kaj produktita, registrita kaj miksita ĉe Studio Ipê Produções, de Gilberto Correia. Ĝi havas la partoprenon de gravaj instrumentistoj de Gojanjo, kiel Leandro (elektra kaj akustika gitaroj), Emídio Queiroz (elektra gitaro), Cam Kambay (elektra kaj akustika gitaroj), Ekton Silva (perkutiloj), Marconi Henrique (klavaro kaj aranĝoj). Resume, la KDa stilo estas pura popo, danciga, ĝoja, populara, por plezuriga aŭdado kaj kunkantado.


Kontakto:
+55 (62) 261-0185 / 9971-7192 (Gilberto)

Por aĉeti albumojn:
+55 (62) 261-0185 / 9971-7192 (Gilberto)

Evoeh
Vidu informojn pri la albumo
Anjos
Popo
(Luiz Augusto k Cristiano Silva)
MP3 2727 Kb
Kiel anĝelo de Win Wenders mi superflugas Berlinon.
Voĉo kaj gitaro: Luiz Augusto; Voĉo kaj klavaro: Cristiano; Voĉo kaj basgitaro: Gilberto Correia; Drumo: Carlinhos.
D'Ajuda
Popo | Regeo
(Gilberto Correia k Luiz Augusto)
MP3 2632 Kb
Mi alvenis al Arraial D'Ajuda kaj elŝipiĝis en Ŝangri-lao.
Voĉo kaj gitaro: Luiz Augusto; Voĉo kaj klavaro: Cristiano; Voĉo kaj basgitaro: Gilberto Correia; Drumo: Carlinhos.
Delator
Popo
(Luiz Augusto k Marconi Henrique)
MP3 2970 Kb
Mi ne volas denunciston, mi nur volas akompanon.
Voĉo kaj gitaro: Luiz Augusto; Voĉo kaj klavaro: Cristiano; Voĉo kaj basgitaro: Gilberto Correia; Drumo: Carlinhos.
Pele
Regeo
(Pádua)
MP3 2363 Kb
Haŭto, tre nigra haŭto.
Voĉo kaj gitaro: Luiz Augusto; Voĉo kaj klavaro: Cristiano; Voĉo kaj basgitaro: Gilberto Correia; Drumo: Carlinhos.
Tanto Faz
Popo | Regeo
(Luiz Augusto k Cristiano Silva)
MP3 1541 Kb
Ne gravas, amatino, nun la tempo ne plu pasas.
Voĉo kaj gitaro: Luiz Augusto; Voĉo kaj klavaro: Cristiano; Voĉo kaj basgitaro: Gilberto Correia; Drumo: Carlinhos.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)