Em Português

Flávio Fonseca
www.musicexpress.com.br/flafon_eo

Harmonioj kaj tekstoj kun influo de bosanovo, novepoka kaj monda muziko.

Flávio Fonseca estas muzikestro, komponisto, aranĝisto, kantisto, instrumentisto kaj produktoro.

Pro la etoso de liaj muziktekstoj kaj pro lia sinteno sursceneje, ĵurnalisto nomis lian stilon "brazileca-novepoka muziko".

Li lanĉis dek unu solo-albumojn (inter ili kvin en Esperanto), partoprenis en pli ol tridek de aliaj artistoj (inter ili la kasedo Aaron Brazilumas Esperante, kaj la porinfana KD Ni Dancu en la Rondo), koncertis en dekoj da urboj en Brazilo kaj aliaj landoj (inkluzive en UK de Kubo, UK de Prago, KEF de Danio kaj Finnlando kaj aliaj esperantaj aranĝoj), komponas por kino, televido, teatro kaj danco, aranĝas kaj estras albumojn kaj koncertojn de aliaj artistoj. Li estas citita en la Enciklopedio Cravo Albin pri Brazila Muziko: http://www.dicionariompb.com.br/ (portugallingva).

En siaj karieraj diskoj kaj koncertoj, Flávio Fonseca ĉiam enmetas unu-du kantojn en Esperanto, diskonigante la lingvon al sia publiko.

En lia karierhistorio oni legas nomojn kiel Nando Carneiro, Antonio Adolfo, Leila Pinheiro, Hélio Delmiro, Manassés (partoprenis en liaj albumoj), Nara Leão, Cláudio Nucci, Luli & Lucina, Zélia Duncan, Cyda Moreira, Marcelo Saback, Kvaropo de Braziljo (partoprenis en koncertoj), Arrigo Barnabé, Corciolli, Grupo Uakti, João Nogueira, Jorge Mautner (koncertis sub lia produktado), Jane Duboc, Cássia Eller (kunregistris por televidprogramoj), Cláudio Santoro, Köellreuter, Arthur Bosmans, Benito Juarez, Dori Caymmi, Marco Pereira (liaj profesoroj).

Flávio estis premiita pri aranĝo kaj komponado en Brazilo kaj aliaj landoj (Nederlando, Francio). En 1993 lia komponaĵo Babelturo estis premiita en Belarta Konkurso de UEA, kaj ĝi nun troveblas en la kompakta disko Vinilkosmo-Kompil’, eldonita de Vinilkosmo. Kaj denove li estis premiita en BK de UEA en 1997 kaj 1998.

Inter liaj plej freŝdataj faroj, oni elstarigas tri esperantajn KDojn kune lanĉitajn dum UK-2002, la muzikon de la filmo Reencontro (t.e. Rerenkonto), de Eduardo Sodré; estradon de Orkestro de Comunhão (kiel dirigento kaj orkestristo); la koncerton Sol (t.e. Suno), kun orkestro, en la Nacia Teatro de Braziljo; la serion de spektakloj Sons Visuais (t.e. Videblaj Sonoj), kunigintan artistojn kiel la koreografoj Hugo Rodas, Luciana Lara, Rosa Coimbra, kaj la muzikistoj de Saks-kvaropo de Braziljo, Orkestro de Taguatinga kaj Virina Koruso de Braziljo, ĉiuj sub direktado de Flávio; la tutan muzikon de la dancspektaklo Três Trilhas (t.e. Tri Padoj), kun koreografio de Rosa Coimbra; la muzikon de la teatraĵoj Liberdade e Compromisso (t.e. Libereco kaj Respondeco), Em Nossas Mãos (t.e. En Niaj Manoj), Camila kaj Qual é a Sua? (t.e. Kien Vi?); aranĝojn kaj estradon de la KDoj Era de Luz (t.e. Lumepoko), de Alexandre Paredes, Hora de Paz (t.e. Pachoro), de Tânia e Edênio, kaj Alma Nova (t.e. Nova Animo), de Alexandre Santos, kun partopreno de kantisto Cláudio Nucci, gitaristo Hélio Delmiro kaj aliaj.

Nuntempe li estras la Orkestron Flávio Fonseca kaj la Grupon Takto.

Krom la muzika agado, Flávio tradukis esperanten la porjunulan libron Valo de l' Nebulo, de Roque Jacintho (Eldonejo Lorenz), verkis artikolojn por diversaj magazinoj (portugallingvaj kaj esperantaj) kaj estras kelkajn retejojn, inter ili MusicExpress.

Diskografio:

Flávio Fonseca – 1983
Flávio Fonseca en Esperanto – 1985
Luz do Ar – 1989
Aerlumo – 1990
Em Nossas Mãos – 1993
A Força que Ecoa em Todo Canto – 1996
Liberdade e Compromisso – 1998
Preces e Orações (kun José Woitechumas) – 2001
Simbiozo (kun Geraldo Mattos) – 2002
La Korvo (kun voĉo de Leopoldo Knoedt) – 2002
Tom Jobim en Esperanto (kun Alejandro Cossavella) – 2002

Partoprenoj (kiel komponisto) en aliaj albumoj:

Gosto de Vida (kompilo) – 1985
Vinilkosmo-Kompil’ – Vol. 1 – 1995 (Francio)
Pra Pirá Brasília (kompilo) – 1997
A Vida Toda (de Mônica Fonseca) – 2000
Qual é a Sua? (muzikverkoj de la teatraĵo) – 2001
Gota de Barro (de Valéria Fontenelle) – 2001
Hora de Paz (de Tânia kaj Edênio) – 2002

Vizitu ankaŭ: www.myspace.com/flafon (angla- kaj portugallingva)


Kontakto:
+55 (61)99728205 (portebla),
flafon@gmail.com

Por aĉeti albumojn:
En Brazilo:
+55 (61)99728205 (portebla),
flafon@gmail.com
En aliaj landoj:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org,
KD A Força que Ecoa em Todo Canto (paĝo en esperanto)
KD A Força que Ecoa em Todo Canto (paĝo en la angla)
KD A Força que Ecoa em Todo Canto (paĝo en la franca)
KD Simbiozo (paĝo en esperanto)
KD Simbiozo (paĝo en la angla)
KD Simbiozo (paĝo en la franca)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Luz do Ar
Vidu informojn pri la albumo
Exercício n 3
Instrumenta | Ĵazo | Bajono
(Flávio Fonseca)
MP3 4012 Kb
En klasĉambro aŭ en la mondo, multaj aferoj komenciĝas kiel simpla ekzerco.
Fluto: José Evangelista; Trumpeto: Nilton Rodrigues; Soprana sakso: Ricardo Pontes; Alda sakso: David Ganc; Trombono: Paulo William; Piano: Ronaldo Pellicano; Elektra gitaro: Toninho Costa; Basgitaro: Fernando Leporace; Drumo: João Cortez.
Luz do ar
Brazileca
(Flávio Fonseca)
MP3 2804 Kb
La melodio ludita por mi de la piano, libera kaj ŝvebanta kiel mi, estas milda sekvo.
Voĉoj: Flávio Fonseca kaj Leila Pinheiro; Solo-piano: Antonio Adolfo; Baza piano: Flávio Fonseca; Violonoj: João Daltro, Aizik Geller, José Alves, Bernardo Bessler, Eduardo Hack, Walter Hack, Alfredo Vidal kaj Paschoal Perrota; Aldoj: Frederick Stephany kaj Arlindo Penteado; Violonĉeloj: Márcio Mallard kaj Jaques Morelenbaum.
Rapto mútuo
Brazileca
(Flávio Fonseca)
MP3 3336 Kb
Dediĉita al Cristina.
Voĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca; Elektra gitaro: Toninho Costa; Piano: Ronaldo Pellicano; Basgitaro: Fernando Leporace; Drumo: João Cortez; Violonoj: João Daltro, Aizik Geller, José Alves, Bernardo Bessler, Eduardo Hack, Walter Hack, Alfredo Vidal kaj Paschoal Perrota; Aldoj: Frederick Stephany kaj Arlindo Penteado; Violonĉeloj: Márcio Mallard kaj Jaques Morelenbaum.
A Força que Ecoa em Todo Canto
Vidu informojn pri la albumo
Asa Delta
Brazileca | Ĵazo
(Josué Bueno k Flávio Fonseca)
MP3 3756 Kb
Malpeza flugo, korpanima.
Voĉo: Flávio Fonseca; Klavaroj: Josué Bueno; Basgitaro kaj solobasgitaro: Marco Verde; Drumo: Almir Jorge; Flugelkorno: Moisés Alves (Paraybach).
Atestado de Óbvios
Brazileca | Frevo
(Flávio Fonseca k Tetê Catalão)
MP3 2978 Kb
Ĉiam ekzistos strebantoj al feliĉ’!
Voĉo, akustika gitaro kaj klavaro (kordorkestro): Flávio Fonseca; Elektra gitaro: Marcelo Lafetá; Piano: Daniel Baker; Basgitaro: Tamyr Gonzalez; Drumo: José Ernesto; Fluto: José Evangelista; Trumpeto: Moisés Alves (Paraybach); Aldosaksofono: José Nogueira Jr.; Trombono: Eduardo Mello; Voĉgrupo: Luanda Cozetti, Vilma Monteiro, Eduardo Braga kaj Flávio Fonseca.
Babelturo
Brazileca | Esperanto
(Flávio Fonseca)
MP3 2636 Kb
Muzikaĵo premiita en la Belarta Konkurso de UEA.
Voĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca; Elektra gitaro: Rubens Holzmann; Klavaroj: Josué Bueno; Basgitaro kaj kromvoĉo: Marco Verde; Drumo: Almir Jorge.
Enquanto Eu Cantar
Brazileca
(Alexandre Santos)
MP3 3662 Kb
Kantadi estas venki super la mond'; amadi estas perdi kontraŭ la am'...
Voĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca; Elektra gitaro: Rubens Holzmann; Klavaroj: Josué Bueno; Basgitaro: Marco Verde; Drumo: Almir Jorge.
Filho do Sol
Brazileca | Bosanovo
(Flávio Fonseca k Adriana Carrascosa von Glehn)
MP3 2736 Kb
Esti tera astro, ekster-ĉiela...
Voĉo: Flávio Fonseca; Akustika kaj elektra gitaroj: Rubens Holzmann; Klavaroj: Josué Bueno; Basgitaro: Marco Verde; Drumo: Almir Jorge.
No Alto
Brazileca | Religia | Spiritisma
(Flávio Fonseca k André Luiz)
MP3 2952 Kb
Tiu ĉi teksto de André Luiz estas la lasta paragrafo de la libro "Missionários da Luz", psikografiita de Chico Xavier.
Voĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca; Sologitaro: Rubens Holzmann; Klavaroj: Josué Bueno; Basgitaro: Marco Verde; Drumo: Almir Jorge.
Nova Madrugada
Brazileca | Lanta marŝo | Religia | Spiritisma
(Flávio Fonseca k Auta de Souza)
MP3 3982 Kb
Trankvila lanta marŝo sur bela poemo de Auta de Souza, psikografiita de Chico Xavier.
Voĉo: Flávio Fonseca; Gitaro: Rubens Holzmann; Violonĉelo: Patrícia Pederiva; Drumo: Almir Jorge.
Onde Quer Que Eu Vá
Brazileca | Sambo
(Rubens Holzmann k Flávio Fonseca)
MP3 2192 Kb
Mi portos mian voĉon, ĉar ni estas faritaj el son'.
Gitaroj: Flávio Fonseca kaj Rubens Holzmann; Basgitaro: Marco Verde; Drumo: Almir Jorge; Perkutiloj: Bruno Lucini; Saksoj kaj solo-aldosakso: Vadim Arsky; Trumpetoj: Moisés Alves (Paraybach).
Se Não For Luz
Brazileca
(Moacyr Camargo)
MP3 2804 Kb
Se ne sentis, ne verdiĝis.
Voĉo: Flávio Fonseca; Klavaroj: Josué Bueno; Violonĉelo: Patrícia Pederiva.
Sobre a Dor
Brazileca
(Flávio Fonseca)
MP3 4448 Kb
Filozofia kanto pri la doloro.
Voĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca; Klavaroj: Josué Bueno; Gitaro: Rubens Holzmann; Basgitaro: Marco Verde; Drumo: Almir Jorge.
Velho Tema
Brazileca | Ĵazo
(Flávio Fonseca k Aglaia)
MP3 4123 Kb
La fort' eĥanta ja en ĉiu kanto estas la sama olda temo de la amo.
Voĉo kaj akustika gitaro: Flávio Fonseca; Klavaroj: Josué Bueno; Elektra gitaro: Rubens Holzmann; Basgitaro: Marco Verde; Drumo: Almir Jorge.
Ver
Brazileca | Salso
(Flávio Fonseca)
MP3 2637 Kb
Ekologia salso, temanta pri futuro.
Voĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca; Sologitaro: Rubens Holzmann; Klavaroj: Josué Bueno; Basgitaro: Marco Verde; Drumo: Almir Jorge; Perkutilaro: Bruno Lucini; Trumpeto: Moisés Alves (Paraybach).
Liberdade e Compromisso
Vidu informojn pri la albumo
Cântico do Amor
Novepoka | Instrumenta
(Flávio Fonseca)
MP3 8624 Kb
Peco bazita sur la simpla stilo de la angla komponisto Mike Rowland.
Flávio Fonseca: klavaroj.
Do Alto e de Muito Longe
Instrumenta | Novepoka
(Flávio Fonseca)
MP3 6539 Kb
Inspirita de peco el la libro "Grandaj Mesaĝoj", de Pietro Ubaldi.
Flávio Fonseca: klavaroj.
Fractal
Instrumenta
(Flávio Fonseca)
MP3 1197 Kb
Fraktalo en muzika lingvaĵo.
Flávio Fonseca: klavaroj.
Museu da Caixa
Instrumenta | Novepoka
(Flávio Fonseca)
MP3 3392 Kb
Verkita origine kiel muziko por vizitado de Muzeo de CEF - Braziljo.
Flávio Fonseca: klavaroj.
Simbiozo
Vidu informojn pri la albumo
Jam Temp' Está por Verdera'
Brazileca | Sambo | Karnavala sambo | Esperanto
(Flávio Fonseca k Geraldo Mattos)
MP3 2652 Kb
Ekologio, diplomatio kaj harmonio!
Voĉo, gitaro kaj klavaroj: Flávio Fonseca; Kavaketo: Evandro Barcelos; Ĥoro: Cristina Pancieri.
Miniaturo 28
Elektronika | Esperanto
(Flávio Fonseca k Geraldo Mattos)
MP3 2194 Kb
El la libro "Miniaturoj", kun mallongaj poemoj de Geraldo Mattos.
Voĉoj kaj klavaroj: Flávio Fonseca.
Simbiozo
Brazileca | Esperanto
(Flávio Fonseca k Geraldo Mattos)
MP3 3556 Kb
Simbiozo inter la muziko kaj la poezio.
Voĉo kaj klavaroj: Flávio Fonseca; Elektra gitaro: Marcelo Lafetá.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)