Em Português

Gilberto Correia
www.musicexpress.com.br/gilcorr_eo

Unu el la ĉefaj reprezentantoj de la gojasa muziko.

Naskiĝinta en Gojanjo, Gilberto Correia havas plurjaran karieron, komenciĝinta en trinkejoj kaj en la plej bonaj koncertejoj de Gojanjo kaj de la ŝtata internlando. Li registris sian unuan LPon (vinila diskego), Tô de Olho em Você, en 1988, kies plej elstara muzikaĵo estis Vida Cigana, de Geraldo Espíndola. En 1991 li lanĉis Escancarado-n, la dua LP. La ĉefaj elstaraĵoj de tiu albumo estis Nós Dois kaj Recado para um Amigo Solitário. En la sama jaro li registris unu muzikaĵon en la LP de la matogrosa muzikisto Divino Arbués. En 1992 li partoprenis en la debuta LP de la muzikisto D'Artagnan, inkluzive kun tri muzikaĵoj siaj. Li ankaŭ registris, en 1993, Nos Bares da Vida-n, verkon direktitan la la homoj kiuj frekventas la trinkejojn, kun repertuaro kuniganta plurajn furoraĵojn ludatajn en la gojanjaj vesperoj. En 1995, li denove faris specialan partoprenon en KD de la muzikisto D'Artagnan, interpretante la muzikaĵon Kikiô. En junio 1998 Gilberto Correia lanĉis sian unuan KDon, titolitan Cidade Vazia, kiu kunigas kelkajn reregistraĵojn el antaŭaj diskoj kaj pliajn naŭ neeldonitajn muzikaĵojn. En februaro 1998 li lanĉis la KDon Evoeh, kiel ano de la Bando Evoeh, kune kun la muzikistoj Luiz Augusto kaj Cristiano Silva, verko tre pli popa ol lia solo-albumo, sed sen forlasi la brazilecan karakteron. En 1999 Gilberto Correia partoprenis de la Projekto Noites Goianas 2, kune kun Maíra, João Marcelo, Marco Antonnini, Cláudia Vieira, Nila Branco kaj Odair José. La koncerto okazis en majo kaj en novembro estis lanĉita la albumo de la projekto, kiu estis registrita koncerte.

Li realigis kaj partoprenis plurajn koncertojn en pluraj brazilaj urboj, dividante la scenejon kun artistoj kiel Premeditando o Breque, Marlene, Pedro Caetano, Céu da Boca, Fagner, Paulinho Pedra Azul, Walter Franco, inter aliaj.

Diskografio:

- Vinila disketo de la 2a Festo de la Gojasa Komponisto - l982;
- 1a LP Tô de Olho em Você - 1988;
- 2a LP Escancarado - 1991;
- Speciala partopreno en la LP Divino Arbués - 199l;
- Speciala partopreno en la LP Anhangueras (D'artagnan) - l992;
- Speciala partopreno en la LP Umbral (D'artagnan) - l995;
- 1a KD Cidade Vazia - 1997;
- KD Evoeh - Bando Evoeh - 1998;
- KD Nos Bares da Vida 2 - 1999;
- Partopreno en la KD Chave (José Sebastião Pinheiro) - 1999;
- KD Noites Goianas 2 - Fino de 1999.

Vizitu ankaŭ: http://gilbertocorreia.cjb.net/ (portugallingva).


Kontakto:
gilcorr@zaz.com.br , +55 (62) 261 0185 kaj 255 2013

Por aĉeti albumojn:
gilcorr@zaz.com.br kaj +55 (62) 261 0185

Escancarado
Vidu informojn pri la albumo
Brinquedo
Brazileca
(Gilberto Correia)
MP3 2685 Kb
Mi ne volas esti plia ludilo via...
Voĉo kaj akustika gitaro: Gilberto Correia; Basgitaro: Marcelo Maia; Elektra gitaro: Emídio Queiroz; Drumo: Moka; Perkutiloj: Sérgio Pato; Fluto: D'Artagnan.
Conta das Coisas
Brazileca | Regeo | Roko
(Gilberto Correia k Carlos Brandão)
MP3 2627 Kb
Regeo kun detaloj de roko.
Voĉo kaj akustika gitaro: Gilberto Correia; Basgitaro: Marcelo Maia; Elektra gitaro: Emídio Queiroz; Drumo: Moka; Perkutiloj: Sérgio Pato.
Escancarado
Brazileca | Bluso
(Gilberto Correia k Pio Vargas k Du Oliveira)
MP3 2927 Kb
Centrobrazila bluso.
Voĉo kaj akustika gitaro: Gilberto Correia; Basgitaro: Marcelo Maia; Elektra gitaro: Emídio Queiroz; Drumo: Moka; Perkutiloj: Sérgio Pato; Speciala partopreno: Nila Branco.
Cidade Vazia
Vidu informojn pri la albumo
Bobagens
Brazileca
(Gilberto Correia k Carlos Brandão)
MP3 3115 Kb
Kiam vi diras iun ajn stultaĵon...
Voĉo kaj akustika gitaro: Gilberto Correia; Basgitaro: Marcelo Maia; Elektra gitaro: Emídio Queiroz; Drumo: Jáder Steter; Klavaroj: Alan Oliveira; Perkutiloj: Ekton Silva.
Cidade Vazia
Brazileca | Balado
(Valter Mustafé)
MP3 2196 Kb
Urba balado - temas pri la soleco de la grandaj urboj.
Voĉo kaj akustika gitaro: Gilberto Correia; Basgitaro: Jiuliano Ferraz; Elektra gitaro: Emídio Queiroz; Drumo: Jáder Steter; Klavaroj: Frederico Praxedes; Perkutiloj: Sérgio Pato; Fluto: D'Artagnan; Kromvoĉoj: Grupo Fé-Menina.
Coisas da Vida
Brazileca | Balado
(Gilberto Correia k D'Artagnan)
MP3 2936 Kb
Estas ses-ok-takta balado kiu temas pri la "Vivo". Intensa volo fari kaj vivi ĉiun momenton.
Voĉo kaj akustika gitaro: Gilberto Correia; Basgitaro: Jiuliano Ferraz; Elektra gitaro: Emídio Queiroz; Drumo: Jáder Steter; Klavaroj: Frederico Praxedes; Perkutiloj: Sérgio Pato.
E Daí, É Brasil
Brazileca
(Gilberto Correia)
MP3 2393 Kb
Estas tre urba kanzono miksanta funkon kaj sambon, policon kaj ŝteliston. Kun socia temo, parolanta pri la problemoj de Brazilo.
Voĉo kaj akustika gitaro: Gilberto Correia; Basgitaro: Jiuliano Ferraz; Elektra gitaro: Emídio Queiroz; Drumo: Jáder Steter; Klavaroj: Frederico Praxedes; Perkutiloj: Sérgio Pato kaj Ekton Silva; Kromvoĉoj: Grupo Fé-Menina.
Febril
Brazileca
(Gilberto Correia k Du Oliveira)
MP3 3190 Kb
Fajro tiel febra en la korpo...
Voĉo kaj akustika gitaro: Gilberto Correia; Klavaroj kaj programado: Alan Oliveira.
Qualquer Rumo
Brazileca
(Gilberto Correia k Tião Pinheiro)
MP3 2426 Kb
Ne plu estas tiel, nun mi fuĝas, vi foriras ien.
Voĉo kaj akustika gitaro: Gilberto Correia; Perkutiloj: Ekton Silva; Fluto: Marcos Morgado.
Voar
Brazileca
(Gilberto Correia k Tião Pinheiro)
MP3 2331 Kb
Flugi en flugiloj kun vi, senti ke pli bone estas vivi...
Voĉo: Gilberto Correia; Klavaro: Frederico Praxedes.
Canto pra Dizer do Amor
Vidu informojn pri la albumo
A Questão
Brazileca | Regeo
(Valter Mustafé k Du Oliveira)
MP3 3006 Kb
Mi volas esti simpla laboristo de la poezio.
Voĉo: Gilberto Correia; Basgitaro: Hulk Pontes; Elektra gitaro, aranĝo kaj programadoj: Can Kanbay; Kromvoĉoj: Rita kaj Rosana.
Cadê
Brazileca
(Nilton Rabello)
MP3 4174 Kb
Mi kun mia perdita amo serĉis vin en la lunoj.
Voĉo kaj basgitaro: Gilberto Correia; Kromvoĉoj kaj akustikaj gitaroj: Nilton Rabello; Fluto: Charles D'Artagnan; Perkutiloj: Hekcton Rhádzzy.
Canção pra Quel
Brazileca
(Gilberto Correia)
MP3 3260 Kb
Lasu ke mi estu parto de tiu amkanzono.
Voĉoj: Gilberto Correia; Drumo: Luciano Sanches; Basgitaro: Hulk Pontes; Elektra kaj akustika gitaroj: Can Kanbay; Perkutiloj: Hekcton Rhádzzy.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)