Brazila populara ĉambra muziko.
Gitaristo, komponisto kaj aranĝisto, Jaime apartenas al
generacio de brazilaj muzikistoj kiuj konstruis sian arton kun la
libereco kaj la rigoro de tiu, kiu estas same informita pri la
seriozmuzikaj reguloj kaj pri la plej bona populara tradicio, sen tro zorgi
pri la diferencoj kiujn la ĝenroj sendube
havas. La profunda intimeco konkerita dum preskaŭ tridek
jaroj dediĉitaj al muziko, donas specialan singularecon al
komponaĵoj kiujn li interpretas, kombinante neriproĉeblajn talenton kaj teknikon.
Naskiĝinte en familio de muzikistoj, li frue trovis privilegian medion
por disvolvi siajn naturdonojn. Jaime
estas unu el la fondintoj de Klubo de
Ŝoro de Braziljo, diplomiĝis pri muziko ĉe Universitato de
Braziljo, kaj instruas ĉe Muziklernejo de
Braziljo ekde 79.
Li jam estis ano de pluraj muzikgrupoj, inter ili Corda
Solta, kun Paulo André Tavares, Instrumental
e Tal, kun Renato Vasconcellos, Triopo
Artesanal, nuntempe kvaropo, Orkestro de Brazilaj Kordoj, kun Henrique Cazes, kun kiu li ricevis la Premion Sharp por plej bona
grupo kaj plej bona albumo de instrumenta muziko de 1989. Kun lia patrino
Odette Ernest Dias li registris la albumojn Chorando
Callado, Sarau Brasileiro, Sonatas de Bach
kaj Modinhas sem Palavras, en la lastaj kun la
pianistino Elza Kazuko Gushikem.
En la 90aj jaroj, ankoraŭ kun Cazes, li turneis tra Brazilo kaj
tra Eŭropo, koncertante en Svisio, en Francio kaj en
Svedio. En 94 li prezentiĝis en Carrefour Mondial de La
Guitarre, en Martiniko, kie li faris koncertojn kaj gvidis specialan lecionon
pri brazila muziko. Antaŭnelonge, invitite de Vintra Festivalo de
Ouro Preto, li kunordigis la kurson Orkestro
de Gitaroj.
Nuntempe li estas arta direktoro de Orkestro
de Gitaroj de Braziljo.
Kontakto: jernestdias@yahoo.com.br
Por aĉeti albumojn: jernestdias@yahoo.com.br
| Instrumental |
|
| Babi |
|
Instrumenta
| Valso
|
| (Jaime Ernest Dias) |
MP3 3603 Kb |
| Valso por la filino Bárbara. |
| Gitaro: Jaime Ernest Dias; Fluto: Odette Ernest Dias; Violonĉelo: Alceu Reis. |
|
| Lilé |
|
Instrumenta
|
| (Jaime Ernest Dias) |
MP3 5898 Kb |
| Bela melodio en violono plena je sento. |
| Gitaro: Jaime Ernest Dias; Violono: Ricardo Amado; Klavaroj: Fernando Merlino; Basgitaro: Nema Antunes; Drumo: Erivelton Silva. |
|
| SQSamba |
|
Instrumenta
| Sambo
|
| (Jaime Ernest Dias) |
MP3 3874 Kb |
| Sambo inspirita de la kvartaloj de Braziljo. |
| Gitaro: Jaime Ernest Dias; Fluto: Andréa Ernest Dias; Alda sakso: Carlos Malta; Trombono: Paulo Roberto Silva (Paulinho); Klavaro: Fernando Merlino; Basgitaro: Nema Antunes; Drumo: Erivelton Silva; Kongaoj, tambureto, tamburino, oveto: João Bani. |
|
| Villa Rica |
|
Instrumenta
|
| (Jaime Ernest Dias) |
MP3 4667 Kb |
| La plezuro skribi al la amikoj kaj fari muzikon kune. |
| Gitaro: Jaime Ernest Dias; Klavaro: Fernando Merlino; Basgitaro: Nema Antunes; Drumo: Erivelton Silva; Alkarazo: João Bani. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|