Brazila nuntempa instrumenta muziko.
Minasa flutisto, aranĝisto kaj komponisto, Kim komencis sian karieron kiam li estis 14-jaraĝa, agante en koncertoj de bosanovo kun Sueli Costa, Walmiro, Afrânio Costa, Narciso kaj aliaj samŝtatanoj. Li translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro en 1968, aniĝis al la Muzikistaro de Fajrobrigado de Gŭanabaro (en kiu li ludis fluteton) kaj komencis studadon kun Cesar Guerra Peixe (komponarto, harmonio kaj kontrapunkto), Esther Scliar (historio de muziko, perceptado kaj aplikita teorio), Homero de Magalhães (ĉambra muziko), Lenir Siqueira kaj Odette Ernest Dias (fluto). Li ludis kun Alaíde Costa, Sérgio Ricardo, Johnny Alf, Carmen Costa, Baden Powell, grupo Época de Ouro, Nelson Cavaquinho, Paulo Moura, Jaime Alem kaj multaj aliaj artistoj (dum 4a FIC, ekzemple, li ludis kun Jackson do Pandeiro, Alceu Valença kaj Geraldo Azevedo).
En 1980 li translokiĝis al Portalegro, kie li finpretigis sian albumon Kim Ribeiro, kaj lanĉis en la sekva jaro la albumon Kim Ribeiro / Raimundo Nicioli. En la sekvaj kvin jaroj li laboris kun muzikistoj kiel Hique Gomes, Toneco da Costa, Augusto Maurer, Jessé Silva, Ricardo Pereyra, Fernando do Ó, Ayres Pothoff, Sérgio Rojas, Geraldo Flach, André Loss, Clovis "Boca" Freire, Luizinho Santos, Paulo Dorfmann, Cao Trein, Dúnia Elias, Adolfo Almeida Jr., Carlinhos Hartlieb, Jerônimo Jardim, Giba Giba, la grupoj Raiz de Pedra kaj Canto Livre, kaj produktis la albumojn Porto Alegre 83 kaj Porto Alegre 84.
Reveninte al Rio kaj Minas-Gerajso (kie troviĝas lia studio) li ludas kun la muzikistoj Bilinho Teixeira, Ricardo do Canto, Márcio Hallack, Joãozinho da Percussão, Big Charles, Dudu Lima, André Pires, Mauro Continentino, Hélio Quirino kaj aliaj. En 98 li lanĉis la KDon Kim.mid kaj en 2000 la titolitan Jubileu.
Li partoprenas de la Kvinopo Pixinguinha (Kim, Mauro Senise, Franklin da Flauta kaj Andréa Dias ĉe flutoj kaj Raimundo Nicioli ĉe gitaro, kiu registris KDon en 2000) kaj de la ŝorgrupo Choro & Cia (kiun li fondis kune kun Cazé, la Prof-ro. Cezar kaj Márcio Gomes kaj kies KD No Boteco do Hélio estis lanĉita en 2003).
Ĉar li estas esperantisto, kelkaj el liaj komponaĵoj havas esperantan nomon.
Vizitu ankaŭ: http://www.mosteirodosom.com/Kim.htm
Kontakto: (21) 2541-0199 kaj kimribeiro@oi.com.br
Por aĉeti albumojn: (21) 2541-0199, (32) 3235-7366
kimribeiro@oi.com.br
| Jubileu |
|
| Traça Coco |
|
Ŝoro
| Instrumenta
|
| (Kim Ribeiro) |
MP3 6256 Kb |
| Ŝoro kun improvizado de du pianoj, ktp. |
| Kim Ribeiro kaj Franklin da Flauta (improvizado): flutoj; Luiz F. Zamith: violonĉelo; Márcio Hallack kaj Raimundo Nicioli: pianoj; Dudu Lima: basviolono; Márcio Gomes: tamburino; Cazé: mandolino; Cezar Ferreira: sepkorda gitaro; Álvaro Gianinni: kavaketo. |
|
|
| 40 Anos de Música |
|
| Majestic |
|
Valso
| Instrumenta
|
| (Kim Ribeiro) |
MP3 3656 Kb |
| Valso kun improvizado. |
| Kim Ribeiro: fluto kaj fluto en G; Toneco da Costa: gitaro; Hella Frank: violono; Marcelo Mello: aldo; Ricardo Pereyra: violonĉelo; Dudu Penz: basviolono. |
|
| Poderosa Figura |
|
Sambo
|
| (Kim Ribeiro) |
MP3 3166 Kb |
| Sambo kun rimoj ora kaj ura. |
| Ivan Azevedo kaj Beth Dau: voĉoj; Marcílio Figueiró: gitaro; Fernando Drumond: trombono; Kim Ribeiro: fluto en G; Joãozinho da Percussão: perkutiloj kaj kuiko. |
|
| Um adeus |
|
Sambo
|
| (Kim Ribeiro k João do Cavaco) |
MP3 1908 Kb |
| Tradicia sambo. |
| Kim Ribeiro: voĉo; João do Cavaco: voĉo kaj kavaketo; Franklin da Flauta: fluto; Raimundo Nicioli kaj Rodrigo Campelo: sepkordaj gitaroj; Don Camilo: tamburino; João: pendbastamo. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|