Em Português

Ĵak le Puil
www.musicexpress.com.br/lepuil_eo

Protestkanzonoj, amkanzonoj, ŝerckanzonoj...

Ĵak le Puil, la franca kantisto fame konata de la esperantistoj jam de pluraj jardekoj, finfine eldonis sian unuan KDon, sed tio ja ne estas lia unua albumo!

Ĵak registris sian unuan albumon sur kasedo, Danĝera ul', en 1977, kaj poste tri aliajn, Revenas mi en 1980, De Pont-Aven al Varsovi' en 1985, kaj Ne donu tro en 1993. Do estas ne malpli ol 27 jaroj da ĉeesto kiun Ĵak dediĉas per tiu ĉi albumo, ŝtopita je dolĉa mokemo, socipolitika kritiko, kaj multe da tenero.

Vi trovos en ĝi kvar originalajn titolojn komponitajn de Ĵak laŭ tekstoj de Eŭgeno Miĥalski, Claus J. Günkel, Tomaŝ Pumpr kaj Stefan Maul; poemon de Radoj Ralin laŭ traduko de Marin Bacev; La prezidenta ĉaso, tradukita de Jopetro Danvy; La Kongresurboj, eltirita el la kasedalbumo Revenas mi; kaj pluraj aliaj, inter ili kantoj adaptitaj de Pierre Perret, Graeme Allwright, Boris Vian... finfine, io el kio satiĝi...

Ĉi tiu albumo estis surbendigita tute en la Studio Vinilkosmo / De La Trappe kun bonega kunlaborado de la fama JoMo ĉe gitaro, basgitaro, klavaroj kaj perkutiloj!

Ĉu endas diri pli?


Kontakto:
lkk@free.fr

Por aĉeti albumojn:
Vinilkosmo: vinilkosmo@esperanto.org
KD Mi Estas (paĝo en esperanto)
KD Mi Estas (paĝo en la franca)
KD Mi Estas (paĝo en la angla)
+33 5 61 81 95 65, Fakso: +33 5 34 66 04 15

Mi Estas
Vidu informojn pri la albumo
En l' Haven' de Pont-Aven
Regiona | Esperanto
(Ĵak le Puil k Jean-Pierre Danvy)
MP3 2676 Kb
Kiam venas sunosven', la maristoj spitrevenas kun... sarden'!
Voĉo: Ĵak le Puil; Gitaro: JoMo.
La Kongresurboj
Regiona | Esperanto
(Jean-Pierre Danvy k Marie-Paule Belle)
MP3 4650 Kb
Ĉiam tuj mi pretas diri jes por partopreni em kongres'.
Voĉo: Ĵak le Puil; Gitaro, basgitaro, akordiono, klavaroj: JoMo, Ĥoro: Jeannette kaj Rikardo Cash, Miquela Catlla, Arno Lagrange, Armela Lequint, Karlin' Martorell-Baudin, Hernan Miranda, Kristina Vidotto kaj Floréal Martorell.
Por Vi, Por Vi
Balado | Esperanto
(Ĵak le Puil k Christian Sedant k Georgo Lagrange)
MP3 2352 Kb
Se deziras nur vi...
Voĉo: Ĵak le Puil; Gitaro kaj basgitaro: JoMo.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)