Novaĵoj
Takto ĉe l' Parko Grupo Takto estas unu el la artistoj elektitaj de la entrepreno Oi por koncerti kadre de la serio Expressões Oi na Rua, por lanĉo de tiu entrepreno en Braziljo, kaj tial ĝi okupos la scenejon muntitan ĉe Parko de la Urbo, en la 5a de julio, je la 13a horo.
Takto konsistas el Flávio Fonseca (gitaro kaj direktado), Marília Carvalho (fluto),
Alessandra Lalucce (fluto), Taís Vilar (klarneto) kaj Diogo Vanelli (drumo).
Nova KD de Melina Prista La gospela artisto Melina Prista registros koncerte sian trian KDon, en la 3a de julio, je la 19h30, ĉe 1ª Baptisma Preĝejo de Braziljo (kvartalo Núcleo Bandeirante).
La koncerto kaj la KD, titolitaj "Em Família" (t.e. Familie), enhavos la partoprenon de la muzikistoj Carolina Prista kaj Gabriela Prista (kromvoĉoj), André Delmiro (elektra kaj akustika gitaroj), Elaine Milaggo (klavaro), Isaac de Moraes (basgitaro) kaj Thiago Lima (drumo).
|