Kiel elŝuti:
Ni uzas plurajn dosier-formatojn. La
formaton ENC, de la programo Encore, la formaton MUS, de la programo Finale, SIB, de Sibelius,
kaj ankaŭ la formatojn PDF, GIF kaj JPG.
En nia paĝo Programoj
troveblas legiloj por kelkaj el tiaj dosieroj.
Por elŝuti, klaku sur la piktogramo koncerna al la formato kiun vi deziras,
sub la nomo de la muzikaĵo, elektu la opcion "konservi",
kaj elektu la dosierujon kie la dosiero estu konservata. Depende de via krozilo, eble vi devos klaki sur la
piktogramo per la dekstra musbutono.
Aliaj informoj:
En la kolumno Interpretisto estas enlistigitaj ĉiuj artistoj, kiuj jam surbendigis tiun muzikaĵon.
Tio estas grava referenco, kiu povas helpi vin trovi la deziratan muzikaĵon (se mankas mencio al iu surbendigo,
bonvolu sciigi nin).
Kiam la muzikaĵo estas disponebla ankaŭ en MP3 ĉe MusicExpress, la nomo de la koncerna
interpretisto estos ligilo,
kiu kondukos vin al la paĝo de la artisto.
Ĉiu muzikaĵo estas klasifikita laŭ unu aŭ pliaj stiloj, kaj ĉiu el ili estas ligilo
por paĝo kun ĉiuj partituroj de tiu stilo.
Kiam temas pri aranĝo, la nomo de la aranĝisto estos informita,
kaj se li estas artisto gastigita ĉe MusicExpress lia nomo estas ligilo
al lia paĝo.
Kvalito:
Ĉiuj partituroj ĉi tie disponeblaj estis zorge reviziitaj unuope, aŭ senditaj de la propraj
aŭtoroj, aŭ de fidindaj muzikistoj.
Tio signifas, ke ĉiuj dosieroj ĉi tie prezentataj estas bonkvalitaj.
Kompreneble, povas okazi kelkaj eraretoj, kaj tiuokaze ni kalkulas je via kunlaboro,
informante nin
por ke ni povu ilin korekti. Kunlaboru ankaŭ
sendante al ni
pliajn partiturojn.
Vi rajtas peti ke ni aldonu iun ajn muzikaĵon, kion ni faros laŭeble.
Aŭtorrajtoj:
Tiu ĉi paĝo pri partituroj estas kreita kun didaktikaj celoj.
Ĉiuj aŭtorrajtoj estas rezervitaj.
Tial, vi rajtas elŝuti ilin kaj reprodukti por privata uzo, tamen estas malpermesata la reproduktado,
distribuado, publika ludado kaj/aŭ ŝanĝo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna
rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
|