Artisto interesiĝinta pri la radikoj de brazileca muziko.
Naskiĝinta en Portalegro, la kantisto kaj komponisto Paulinho Parada estas unu el la novaj elstaruloj de la populara muziko de suda Brazilo. Klasika pianisto, li komencis sian karieron per regeo, surscenejiĝante kune kun bandoj kiel Produto Nacional, Acústico Reggae, Pure Feeling kaj Planet Roots.
Registrita de Cigano kaj Alexandre Áusquia, li estis premiita ĉe Festivalo AGADISC - Gaŭĉa Asocio de Memeldonaj Albumoj - kaj ĉe Festivalo de SESI, akompanite de la bando Regae Por Nós.
Kun mallonga sed sukcesa kariero, li dividas sian tempon inter prezentadoj en Rio-de-Ĵanejro (kvartaloj Lapa, Botafogo kaj Laranjeiras) kaj Portalegro, kie li jam koncertis ĉe Opinião, AABB, Aŭditorio Araújo Vianna, Café do Rock, Clube Farrapos, krom prezentadoj en ŝtata internlando kaj marbordo, kaj ankaŭ en Florianópolis (ŝtato Sankta Katarino) kaj Ilha do Mel (Ŝtato Paranao).
Li prezentas repertuaron kun muzikaĵoj de Lupicínio Rodrigues, Vinicius de Moraes, Tom Jobim, ankaŭ Djavan, Chico Buarque, Cazuza, kaj eĉ Jorge Ben, Raul Seixas kaj Seu Jorge.
En 2008, akompanite de Plauto Cruz, Mário Barros kaj Agomar Martins, li finproduktis la albumon Minhas Águas - KD en kiu li direktis sian laboron al la brazileca muziko kaj rigistris, krom proprajn komponaĵojn, verkojn de komponistoj kiel Tom Jobim, Vinicius de Moraes kaj Cartola. Minhas Águas montras al ni maturan artiston, kiu scias tion kion li faras kaj kien volas iri.
Vizitu ankaŭ: www.paulinhoparada.blogspot.com (portugallingva)
Kontakto: paulinhoparada@hotmail.com aŭ +55 (51) 9165 0141
Por aĉeti albumojn: paulinhoparada@hotmail.com aŭ +55 (51) 9165 0141
| Minhas Águas |
|
| Chega de saudade |
|
Brazileca
| Bosanovo
|
| (Tom Jobim k Vinicius de Moraes) |
MP3 3730 Kb |
| Muzikaĵo kiu fariĝis historiaĵo kaj ankoraŭ ĉarmas diversajn generaciojn. |
| Voĉo: Paulinho Parada kaj Carolina Reichenbach; Fluto: Plauto Cruz; Gitaroj: Mário Barros; Kromvoĉo: Gabriela Ferretti; Perkutiloj: Marcelo Melo. |
|
| Minhas Águas |
|
Brazileca
|
| (Paulinho Parada) |
MP3 7718 Kb |
| Komponaĵo temanta pri la popola pasio al sia kulturo. |
| Voĉo: Paulinho Parada; Fluto: Plauto Cruz; Gitaroj: Mário Barros; Kromvoĉo: Gabriela Ferretti; Perkutiloj: Marcelo Melo. |
|
| Pela Manhã |
|
Brazileca
|
| (Paulinho Parada) |
MP3 3004 Kb |
| Unu el plej elsendataj muzikaĵoj de portalegraj radioj. |
| Voĉo: Paulinho Parada; Fluto: Plauto Cruz; Gitaroj: Mário Barros; Kromvoĉo: Gabriela Ferretti; Perkutiloj: Marcelo Melo. |
|
|
Esperanto:
Ĉiuj rajtoj de la verkoj ĉi tie disponeblaj en MP3 estas rezervitaj. Vi povas elŝuti ilin por privata uzo, tamen estas malpermesataj la reproduktado, distribuado, publika disaŭdigo kaj/aŭ modifo de la verkoj por komercaj celoj, sen la koncerna rajtigo de la aŭtorrajtoj-posedantoj.
Português:
Todos os direitos das obras em versão MP3 aqui disponíveis são reservados. Você pode fazer download delas e reproduzir para uso privado, porém é proibida a reprodução, distribuição, execução pública e/ou alteração das obras para fins comerciais, sem a devida autorização dos titulares dos direitos autorais.
English:
All rights of the songs in MP3 format available here are reserved. You may download or reproduce them for private use, yet their reproduction, redistribution, public performance and/or alteration for commercial purposes, without the due
permission of the copyright holders, is prohibited.
|