Em Português

Eduardo Rangel
www.musicexpress.com.br/rangel_eo

Neordinara kaj lirika komponisto.

Longatempe sur la muzikvojo kaj kun konkerita publiko tra la tuta Brazilo, la kantisto kaj komponisto Eduardo Rangel havas muzikaĵojn registritajn de famaj gekantistoj kiaj Edson Cordeiro, Renata Arruda (kun indiko al Premio Sharp), Célia Porto kaj Suzana Maris.

Inter la ricevitaj premioj, elstariĝas la 1a Premio Renato Russo, la 3a Premio OK pri Kulturo, kaj finalisto en Festivalo Canta Cerrado, de Televidreto Globo.

Por kino, Rangel verkis la muzikon de la mallongaj filmoj Suzie Q kaj Seu Garçon Faça o Favor de Me Trazer Depressa, de Marcello Maia.

Lia unua KD, Pirata de Mim, estis registrita dumkoncerte en teatroj kaj muzikejoj en Rio-de-Ĵanejro kaj Braziljo, kun unu ekstra muzikaĵo produktita studie de Lincoln Olivetti. La KD enhavas ankaŭ la partoprenojn de la saksofonisto Milton Guedes, (eksbandano de Lulu Santos), de la gitaristo Glauco Fernandes (eks- Municipal-Rio), de la gitaristo Tom Capone (produktisto de WEA), de la drumisto Pedro Strasser (de la grupo "Blues Etílicos"), de la basgitaristo Dunga (bandano de Adriana Calcanhoto) kaj de la perkutilisto Bruno Dourado (de la grupo "Nativus"), inter aliaj.

Vizitu ankaŭ: http://www.eduardorangel.com.br (portugallingva).


Kontakto:
+55 (61) 33671679, +55 (21) 22557618
erangel@linkexpress.com.br, eduardo.rangel@zaz.com.br

Por aĉeti albumojn:
+55 (61) 33671679, +55 (21) 22557618
erangel@linkexpress.com.br, eduardo.rangel@zaz.com.br

Pirata de Mim
Vidu informojn pri la albumo
Chafariz
Brazileca
(Eduardo Rangel)
MP3 2458 Kb
La mistero de la diferencoj.
Eduardo Rangel: voĉo kaj klavaro.
Copacabana Blues
Bluso
(Eduardo Rangel)
MP3 3200 Kb
Kopakabano trans la poŝtkartoj.
Dunga: basgitaro; Marco Tommaso: klavaro; Milton Guedes: saksofono; Patrícia Pimenta kaj Silvia Andrada: kromvoĉoj; Pedro Strasser: drumo; Tonho Gebara: elektra gitaro; Eduardo Rangel: voĉo kaj gitaro.
Viúva Negra
Brazileca
(Eduardo Rangel)
MP3 3916 Kb
Amo kaj kanibalismo en la specio.
Bruno Dourado: perkutilaro; Daniel Musy: saksofono kaj kromvoĉo; Igor Macarini: gitaro; Peu Nunes: basgitaro; Eduardo Rangel: voĉo kaj klavaro.

Google


Serĉi en MusicExpress:
(Uzu x-sistemon)